Feliĉan Novjaron al ĉiuj!
Ĉi tie por la e-umado. Mi afiŝas angle je @ben@kwiecien.us
Posts
@melanie@bv.umbrellix.org mi ne ŝatas kiam iu uzas esperanton kiel ilon por amikiĝi kun angla-parolantoj. Kiam mi estis en Irano la sama afero estis... esperantisto kontaktas min kaj petas ke ni parolu la anglan. Mi estas tro fundamenta, tro zamenhofa por tio...
Hieraŭ mi ricevis informon pri la forpaso de nia kara majstro, Doktoro Firdaŭs Ŝukurov. Laŭ nia informo, ĝi okazis je la 1a de septembro. Li estis mia amiko, kaj ni neniam trovos alian homon kiel lin. Kun li finiĝis grava epoko de Esperanto en la Respubliko de Taĝikio.
@korren@jam.xwx.moe ni proksimuloj mem tre malfrue ekkomprenis, do verŝajne estas novaĵo por ĉiuj, kiuj konis lin. Lastatempe li ne agadis kaj restis hejme kun familianoj. Mi parolis kun li telefone eble antaŭ du monatoj... tute neatendite li forpasis
@ellenor2000@mastodon.top mi iam ekstudis Idon, kaj miris pri kiom efektive ili malbonigis Esperanton. Tamen, ĝi ne estas tro malbona. Oni rajtas paroli ĝin neĝenita