Elektrine lite

← Feed

@TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host

Post #3115638

2026-05-27 13:51 UTC

@tirifto@jam.xwx.moe Laŭ mi, via vidpunkto estas valida. La situacio de la mondo kaj de la homaro ne estas mirinda. Mi laboras kun infanoj kaj neplenkreskuloj, kiuj plejparte ne fartas bone. Mi imagas min el iliaj vidpunktoj. La mondo ne funkcias sufiĉe bone. Sociaj, ekologiaj kaj ekonomiaj kondiĉoj kaj lernejaj sistemoj estigas multajn suferojn. Do, mi ne havas alian elekton krom jesi al vi. Aliflanke, mi kredas en nia rolo por plibonigi la situacion en nia persona medio. 1/2

Replies (1)

  • La nunaj tempoj estas malhelaj, sed ni povas sendi iom da lumo kaj amo en la mondo. Kredi tion ne estas optimismo laŭ mi. Estas kiel la elekto de la filozofo Pascal. Mi preferas kredi tion ol ne kredi tion. Por konkludi, mi ne scias se la mondo sufiĉas aŭ ne. Estas tre persona vidpunkto. Sed ne revpensi estas racia penso. 2/2 #lang_eo #enketo #enketoj #filozofio @tirifto@jam.xwx.moe

    Open ##3115639