Turfalko :flago:
TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
<p>Miaj interesoj estas kogna psikologio, linukso, ĉirkaŭa muziko, poezio, atenta meditado, batalsportoj, natura kurado. Bonvolu korekti min.<br />Konto nur en <a href="https://esperanto.masto.host/tags/Esperanto" class="mention hashtag" rel="tag">#<span>Esperanto</span></a> :flago:</p>
Posts
-
Post #654300
Hieraŭ estis la 16-a tago de Ramadano. Ekde kelkaj tagoj, la malvarmo revenis. Hieraŭ, ni havis 15 celsiajn gradojn, kiam mi kuris antaŭ la fastorompiĝo. Mi kuris 10 kilometrojn dum unu horo kun amiko. La vetero estis suna. Ni kuris sur monteto en Kazablanko, kie ni havis belan vidaĵon sur la oceano, sed la vento estis tre malvarma. Mia edzino kaj mi festis vespere nian trian edziĝan datrevenon. Estis bela tago. #taglibro #Esperanto #lang_eo