← Feed
@ddgulledge@social.linux.pizza
Post #1115686
2026-04-11 12:24 UTC
Ĉi-matene mi vidis ke Natalie Portman havas Erdős-Bacon Nombro de 7. Erdős Nombro estas la distanco inter persono kaj Paul Erdős en publikitaj akademiaj paperoj. Erdős havis nombro de 0. Personoj kiuj estis liaj kun verkistoj havas nombro de 1. Iliaj kunverkistoj havas nombro de 2, se ili ne ankaŭ estas rektaj kunverkistoj de Erdős, ktp.
Bacon Numero simile estas la distanco inter persono kaj Kevin Bacon. Ĝi estas mezurita per aperoj en filmoj kune.
Ili estas ekzemploj de la ideo de sociaj grafeoj. Oni taksas ke la meza socia distanco inter du hazardaj vivantaj personoj estas ses. Mi konas persono, kiu konas persono, ktp en ĉeno de meznombre ses personoj inter mi kaj hazarda alia persono. La Erdős-a kaj Bacon-a Nombroj ankaŭ transiras la jarojn.
Verŝajne estus simila ideo de Zamenhofa Nombro. Sed mezuri ĝin pere de kunverkitaj publikitaj verkoj ne taŭgas laŭ mi kaj filmoj en Esperanto tute ne taŭgas. Laŭ mi, ĝi povus esti la distanco inter persono kaj Zamenhof pere de konversacioj en Esperanto. Esperantistoj kiuj partoprenas en publikaj esperantaj eventoj kompreneble havas malgrandaj nombroj. Sed ne vere ekzistas sufiĉajn dokumentojn por kalkuli ĝin por la plejmulto. Mi divenas ke mia nombro estas 4, sed eble estus 3 ĉar mi parolis kun kelkaj maljunaj Esperantistoj kiuj ekesperantiĝis antaŭ multaj jardekoj.
Sed kiam mi pensas pri la ideo, laŭ mi ĝi ne mezuras la gravecon de la individua, same kiel la Erdős-a kaj Bacon-a. Ĝi mezuras la disvastiĝon de ideo. Ĝi mezuras la gravecon de la konversacioj ne la personoj. Pere de 4 aŭ eble nur 3 konversacioj, Esperanto venis de Zamenhof al mi.
Plej grave, ĝi mezuras la larĝan disvastiĝon. Unu persono, Pere de konversacioj, kaj kompreneble ankaŭ libroj, artikolo, leteroj, ktp donis al ni lingvon. Kiam ni pripensas la jaroj de la disvastiĝon de la ideo, ĝi ŝajnas longa. Sed kiam ni pripensas la konversacioj ni povas vidi ke pli grave ĝi estas larĝa.
#Esperanto
Replies (1)
-
@ddgulledge
Ankaŭ por rigardi malantaŭen!
Grafeteorio ankaŭ havas el epidemiologio, la koncepton de "transdoni generacioj" el #ZamenhofNumber paciento nulo aŭ indeksa kazo, spurante la disvastiĝon de esperanton-itis, kiu imunigos homojn kontraŭ la Sindromo de Babilona Turo.
Ĝi povus esti multe pli farebla (dokumenti la veran socianreton inter ĉiuj esperantistoj), ĉar plej multaj vivantaj esperantistoj povos klare memori la personon, kiu "infektis" ilin. Kaj tiuj, kiuj forpasis, laŭ mia kredo transdonis ĉi tiujn liginformojn al parencoj aŭ skribis pri tio en gazetoj aŭ ĵurnaloj aŭ korespondado.
Grafeteorio ankaŭ havas la specialan kazon por piramidoj kvazaŭ pri organiza strukturo kaj precipe plurnivela merkatado (MLM) per la koncepto de supren- kaj malsupren- liniaj (upline/downline) rangoj, kiuj ilustras la rekrutadarbon de kiu alportas kiun en la "familion", kio laŭ mia opinio estas la plej granda defio por kaj #finavenko kaj #raŭmismo.
La defio estas ke ne sufiĉas nur aliĝi. Ne sufiĉas eĉ reklami/verbi/misiistoi. Konvertiĝo devas okazi. Kaj eĉ tio ne estas daŭrigebla kun "ĉiu-unu-instruu-unu" #EachOneTeachOne kiu estas nur status quo.
Por ĉiu ajn sencohava kresko, ni bezonas esti kiel la mitan serpenton Hidro #hydra, ĉar ĉiu el ni antaŭ ol ni mortos, devas postlasi almenaŭ du novajn esperantistojn.
Open ##1310131