Hodiaŭ, kun mia frato, ni promenis en Rabato. Ni veturis trajne al la ĉefurbo. La vojaĝo daŭras proksimume unu horon. Ni manĝis en la malnova urbo kaj marŝis en la stratetoj. Poste ni veturis per tramo ĝis la urbo de Sala, kiu estas ĉe la alia flanko de la rivero Buregreg. Ni vizitis ankaŭ la malnovan urbon de Sala, malpli turistan ol tiu de Rabato. Mi volis vidi malnovan islaman lernejon nomitan Madrasa de Merinidoj aŭ Madrasa de Abul Al Hasan, sed mia frato estis tro laca. Do ni reiris al la centro de Rabato kaj sidiĝis sur la teraso de kafejo apud la Ĝardeno Mohamedo la Kvina. Mi tre ĝuas tiun lokon. La etoso estas pacemega. Mi ŝatas la mildecon de la urbo kaj la trankvilan vivarton de Rabatuloj. #Rabat #Maroko #taglibro #lang_eo