Elektrine lite

← Feed

Tirifto :flago_esperanto:

tirifto@jam.xwx.moe

☙ EO :flago_esperanto: ❧
Saluton! Mi estas Tirifto, kaj mi afiŝas pri diversaj miaj spertoj, pensoj, kaj faroj. Miaj afiŝoj enhavas lingvajn kradvortojn, per kiuj vi povas elfiltri tiujn, kiujn vi ne komprenas. Vizitu mian retejon per la ligilo sube, kaj korektu mian Esperanton laŭplaĉe!
⟦Mia profilbildo montras bluan okulon sur verda fono.⟧

☙ CS :flago_ĉeĥujo: ❧
Zdravím! Jsem Tirifto a mé příspěvky se týkají mých různých úvah a životních střípků. Bývají oštítkovány podle jazyka, kterým jsou psány, takže můžete vyfiltrovat ty, kterým nerozumíte. Navštivte mé webové stránky odkazem níže!
⟦Můj profilový obrázek sestává z modrého oka na zeleném pozadí.⟧

☙ EN :flago_britujo: ❧
Hello! I am Tirifto, and I post about my thoughts and experiences of all sorts.

Posts

• Post #3039303

So Android Studio only works when run for the first time. After that it crashes on start because it couldn’t access its own files or something. :gutkato_flucerba: I mean yeah, okay, my expectations were about that low already. :gutkato_trinkas_teon: #lang_en #Android #Android_Studio

• Post #3039302

HEĈAAAA!!! :gutkato_ternas: #lang_eo #ternoj

• Post #3039301

Feliĉan Internacian tagon de infanoj! :gutkato_nekokoneko: :gutkato_hura: Mi rajtas festi per glaciaĵo, ĉar mi tenas vivanta mian internan infanon. :gutkato_3c: #lang_eo #internacia_tago_de_infanoj

• Post #2917388

Jen enketo! Mi iom diskutis kun amiko pri boneco de mondo kaj vivado. Ni interkonsentis, ke la mondo enhavas multajn aferojn bonajn kaj plaĉajn, sed ankaŭ multajn aferojn malbonajn kaj malplaĉajn. (Nu, evidente!) :gutkato_flucerba: Mi ne ŝatas vivadon, ĉar mi opinias, ke la bonaj aferoj estas tro neperfektaj. Mi akceptas vivon tia, kia ĝi estas, kaj mi ne planas forlasi ĝin frue, sed mi esperas, ke ekzistas io pli bona poste – io multe pli bela ol kion la mondo povas doni. Miaopinie, la mondo m...

• Post #2917387

Hieraŭ, post longa tempo, mi faris macon. Mi manĝis du pecojn kun ŝinko kaj fromaĝo, ne kontraŭkutime, sed nove mi provis manĝi trian pecon kun mielo. :gutkato_kontenta: Ĝi estis bongusta, sed mi manĝis tro neatente, kaj malpurigis mian ĉemizon. :gutkato_ĝengrimacas: #lang_eo #manĝaĵoj #vivo

• Post #2917386

Heap exchange. #lang_en #words

• Post #2569620

Muroj estas tre paciencaj aŭskultantoj. Kaj tio estas nur unu el la multaj avantaĝoj, kiujn muroj havas! :gutkato_hura: #lang_eo #muroj

• Post #2569619

Amikoj! Kaj malamikoj! Kaj aliaj homoj! Jes, precipe vi – vi, vi, vi! (Diablo! Sed ne vi.) Mi ĵus publikigis mallongan rakonton pri viro, kiu falis en inferon kaj tie manĝiĝis. :gutkato_diablo: Ĝi ne estas bela. Ĝi kredeble ne estas utila. Do kial? Kial, kial, kial? »Ĉar«, mi diras! Ĉar! Jes, amikoj – kaj malamikoj, kaj aliaj homoj – en la rakonto aperas ĉaro! Ĝi ne estas ĉaro, sed – ho! – ĝi ja estas ĉaro! :gutkato_hura: Tre verŝajne ekzistas multe pli bonaj manieroj, per kiuj vi povus uzi vi...

• Post #2569618

Hodiaŭ mi sentas min iom mise, korpe. :gutkato_neŭtrala: SED!!! Mense mi estas en ordo! Do ĉio bonas! Ĉar korpaj problemoj havas facilan solvon! Sufiĉas… Trinki akvon! Akvonn!! Akvonnnn!!!!!! :gutkato_hura: :gutkato_trinkas_akvon: :gutkato_hura: #lang_eo #akvo #sano #vivo