Post #3789508
2026-07-11 17:26 UTC
pliiĝas humido,
depremiĝas aer',
sciigas ĉiu font',
strangega pri afer':
duonen post la deka
unufoje en histori'
aperos viroj en ĉielo
kaj falos sur ter' de ĝi!
jen viropluv'!
laŭdu dion! jen viropluv'!
diluv'!
ho, nun mi volas ekiri al la ekster'
kaj malsekiĝi en ĉiu er'!
jen viropluv'!
laŭdu dion! jen viropluv'!
ĉia tipo eĉ!
ĉia grando kaj kolor',
kompleksio kaj humor'!
klare, la naturo
ankaŭ estas fraŭlin',
ŝi iris ĉielen
kaj plenumis la devon sian,
subaĉetis anĝelojn
por ke estas la kondiĉ',
en kiu por ĉiu ino
troveblas perfekta iĉ'!
...
sentas mi, ke proksimiĝas ŝtorm',
proksimas komenc' (proksimas komenc')...
freneziĝas volo en spirit'...
ŝiri tegaĵon kaj resti en lit'!
...
#esperanto
Replies (1)
-
@ellenor2000@mastodon.top 2026-07-11 17:27
@rnd@toot.cat ĉu malbona pomo? #lang_eo