Post #3142313
2026-06-06 12:23 UTC
Amiko montris al mi sciencan esploron, kiu konfirmis teorion, kiun mi havis dum kelkaj monatoj, nome ke por multaj aŭtismuloj ne estas multe da diferenco inter bona amikeco kaj romantika amrilato.
Por mi la nura diferenco inter la du aferoj estas ke mi ankaŭ deziras kaj interkonsente rajtas seksumi en amrilato kaj mi ne deziras seksumi kun amikoj.
Replies (0)
No replies.